El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉina naĝisto Ning Zetao ĉampioniĝis en la Monda Ĉampioneca Konkurso

| 2015-08-07
Bookmark and Share

    Vespere de aŭgusto en Kazan de Rusio, ĉina naĝisto Ning Zetao kreis la novan historion en la Monda Ĉampioneca Konkurso. Li gajnis la ĉampionon per la rezulto de 47''84 en la vira 100-metra libera naĝado. Tio estas la unua fojo, ke azia naĝisto ĉampioniĝis en la sama disciplino en la monda konkurso, kaj estas ankaŭ granda atingo de Ĉinio en konkursa sporto.

 


Ning Zetao ĝojegas pro sia ĉampioniĝo

 

    Ning Zetao, ĉampiono de la Azia Sportkunveno en 2014, antaŭe tenis sian azian rekordon en la vira 100-metra libera naĝado kaj foje en relajso egaligis la mondan rekordon. Ĉi fojo estas lia unua monda ĉampioneca konkurso.

 


Sun Yang celebras la oran medalon.

 

    Pro sia mirinda ludado en la Azia Sportkunveno en 2014, Ning jam havigis al si multajn ŝatantojn per sia forta kaj bela figuro. Kreinta la novan historion ĉifoje, li diris kun granda honoro: "Mi estas ĉino kaj mi ĉampioniĝas!"

 


Fu Yuanhui, ĉampiono de la virina 50-metra dorsa naĝado

 

   Estas aliaj bonaj informoj el Kazan, kie ĉina naĝistino Fu Yuanhui ĉampioniĝis en la virina 50-metra dorsa naĝado per 27''11 kaj Liu Xiang gajnis la brozan medalon. En la 5-a de aŭgusto, ĉina fama naĝisto Sun Yang jam ricevis sian 3-an oran medalon en la vira 800-metra libera naĝado.

 

Redaktoro: Zhang Xiaotong

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments