El Popola Ĉinio>头条新闻>

La rezistmilito de Ĉinio forte malhelpis la mondan strategion de Japanio

| 2015-08-10
Bookmark and Share


La 29a Armeo de Ĉinio garnizonanta ĉe la Ponto Marco Polo rezistas al la invado de la japana armeo.

 

    En la kontraŭfaŝisma milito diversaj landoj helpis unu alian. La longedaŭra milito en Ĉinio forte malhelpis la strategion de Japanio avanci norden, suden kaj okcidenten kaj alianciĝi, kaj efike subtenis la kontraŭfaŝisman batalon de la aliaj aliancitaj landoj Sovetio, Usono kaj Britio.

 

    La politiko de Japanio pri avanco al la Nordo estis preni Ĉinion kiel la bazon por okupi la Malproksiman Orienton de Sovetio. Japanio devis unue batali kontraŭ Ĉinio antaŭ ol ataki Sovetion. Tamen pro la malcedema rebato de Ĉinio, Japanio devigite sendis siajn ĉefajn fortojn de la terarmeo al Ĉinio, kaj ne kapablis samtempe batali kontraŭ Sovetio. En junio 1941 eksplodis la milito inter Sovetio kaj Germanio. Sovetio plenforte respondis al la germana agreso, kaj tio donis al Japanio bonan ŝancon avanci norden. En decembro 1942 Sovetio kaj Germanio militis arde en Stalingrado. Germanio petis Japanion ataki Sovetion, tamen Japanio rifuzis la peton pro sia nekapableco. Post tio Germanio plurfoje petis Japanion lanĉi militon kontraŭ Sovetio, tamen refoje Japanio rifuzis. Pro tio Sovetio evitis la embarason de luktado ĉe du frontoj orienta kaj okcidenta, kaj koncentris siajn fortojn al la batalo kontraŭ Germanio. Tio certigis la venkon de la Granda Patriota Milito.

 

    La rivaloj de Japanio en la avanco al la Sudo estis Usono, Britio kaj aliaj landoj. Japanio deziris okupi sud-orientan Azion kaj sud-okcidentan Pacifikon. En la jaro 1939 Germanio atakis Pollandon. Britio kaj Francio ne kapablis zorgi pri la Oriento, kaj tio donis al Japanio la ŝancon avanci suden. En la 4a de septembro Japanio anoncis, ke ĝi ne enmiksiĝos en la eŭropan militon, ĉar ĝi ne povis liberigi sin el la milito kontraŭ Ĉinio. En la 26a de julio 1940 la japana kabineto decidis meti la strategion pri avanco al la Sudo en sian tagordon, tamen pro la reteno de la batalkampo en Ĉinio, ĝi ne povis efektivigi la strategion. Komence de la jaro 1943 Japanio iris en defendan staton sur la pacifika batalkampo, kaj ĝi urĝe postulis grandan nombron da terarmeaj soldatoj. Tamen tiutempe la ĉefa parto de la japana terarmeo estis katenita sur la batalkampo en Ĉinio, kaj tio kreis bonan kondiĉon por rebato de la usona armeo en la Pacifika Milito. Estis evidente, ke Usono gajnis la Pacifikan Militon ĝuste pro la forta rezisto de Ĉinio al la ĉefaj fortoj de la japana terarmeo.

 

    La strategio de Japanio pri avanco al la Okcidento estis okupi Baraton kaj la Hindian Oceanon, rendevui kun la fortoj de Germanio kaj Italio en la Meza Oriento, fleksi Brition, kaj tutforte batali kontraŭ Usono. En la tria tagdeko de majo 1942 la germanaj trupoj eniris Egiption. En la 11a de julio la japana terarmeo submetis skribon al la imperiestro, ke ili decidis turni sian atenton de Pacifiko al la Hindia Oceano. Tamen pro la sama kaŭzo, ke la ĉefaj fortoj de la japana terarmeo enkotiĝis sur la batalkampo en Ĉinio, Japanio ne povis efektivigi la planon moviĝi okcidenten kaj rendevui kun la fortoj de Germanio kaj Italio en la Meza Oriento.

 

    La subtenoj de Ĉinio al aliaj kontraŭfaŝismaj batalkampoj montris, ke Ĉinio estis ne nur la ĉefa kontraŭfaŝisma batalkampo en Azio, sed ankaŭ unu el la kontraŭfaŝismaj batalkampoj de la mondo.

 

Redaktoro: Liu Zijia

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments