El Popola Ĉinio>头条新闻>

Wenzhou de Ĉinio: pluvegoj kaŭzitaj de la tajfuno "Soudelor"

| 2015-08-10
Bookmark and Share

 

    La 9-an de aŭgusto, influite de la tajfuno "Soudelor" pluvegadis en la urbo Wenzhou de la provinco Zhejiang en sudorienta Ĉinio. La pluvegoj kaŭzis 6-metran rompiĝon de la digo en la gubernio Pingyang. Tio minacis la vivon de pli ol 20 mil loĝantoj de dek kelkaj vilaĝoj kaj iliajn posedaĵojn.

 

 

    Post ricevo de rilata ordono oficiroj kaj soldatoj de la militregiono de la Ĉina Popola Liberiga Armeo en Wenzhou tuj veturis al la loko, kie rompiĝis la digo, kaj faris savadon kune kun lokaj vilaĝanoj. Ili ŝtopis la breĉon per lignaĵoj, ŝtalstangoj kaj sablosakoj.

 

    Ĝis mateno de la 9-a de aŭgusto la averaĝa pluvokvanto en Wenzhou atingis 199 mm, la pluvokvanto por 24 horoj en la vilaĝo Guishan de la gubernio Wencheng kaj tiu en la vilaĝo Wuyang de la gubernio Pingyang atingis 645 mm kaj 602 mm respektive. La pluvokvanto en Guishan estas la plej granda dum la lastaj 100 jaroj, kaj tiu en Wuyang dum 80. En Wenzhou okazis montotorentoj, koto-ŝtonaj fluoj kaj aliaj sekundaraj katastrofoj. Tio kaŭzis morton al 6 homoj kaj malaperon al 4 homoj.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments