Ĉefpaĝo> El Popola Ĉinio> Ekonomio> Komentoj

Kiu gajnas pro la liberkomerca regiono inter Ĉinio kaj la Korea Respubliko?

| 2015-08-10
Bookmark and Share

 

    La 1-an de junio Gao Hucheng, ĉina ministro pri komerco, kaj Yoon Sang-jick, ministro pri komerco, industrio kaj energio de la Korea Respubliko, subskribis la interkonsenton pri libera komerco inter la du landoj. Tio markis, ke en pli ol 3 jaroj komplete konfirmiĝis la interkonsento post 14 rondoj da intertraktado. Antaŭ tio, Ĉinio jam subskribis interkonsentojn pri libera komercado kun 12 landoj kaj regionoj, inkluzive de ASEAN, Singapuro, Ĉilio kaj Peruo. Sed en komparo kun ili, tiu inter Ĉinio kaj la Korea Respubliko enhavas la plej grandan skalon de diskuttemoj kaj la plej grandan kvanton de komerco.

 

    Pri la ĉinaj konsumantoj, la plej rekta profito estas, ke oni povos pli facile akiri malmultekostajn varojn el la Korea Respubliko. Oni esperas, ke post efektiviĝo de la interkonsento koreaj kosmetikaĵoj fariĝos pli malmultekostaj. Krom aĉetado kaj uzado de koreaj kosmetikaĵoj, nemalmultaj ĉinoj veturas al la Korea Respubliko por plastika kirurgio.

 

    Laŭ la interkonsento, koreaj kuracistoj kun medicina permesilo povas labori en Ĉinio en mallonga tempo, kiu eble estos plilongigita de 6 monatoj al unu jaro. Estonte ĉinoj, kiuj volas akcepti plastikan kirurgion, ne plu bezonos forlasi sian landon.

 

    Alia profito koncernas vojaĝojn al la Korea Respubliko. Laŭ la interkonsento, la ĉina flanko permesos al koreaj turismaj agentejoj liveri servon al ĉinaj vojaĝantoj. Tio signifas, ke ĉinoj havos eblecon ricevi servon de koreaj agentejoj, kiam ili vizitas la Korean Respublikon aŭ aliajn landojn. Krome, la du landoj kunlaboros en la filma kaj televida industrioj por pli facila prezentado de pli multaj koreaj filmoj kaj laborado de koreaj talentuloj de tiu kampo en la ĉina merkato.

 

    Estas antaŭvidate, ke poŝtelefonoj, komputiloj kaj malgrandaj hejmaparatoj produktitaj en la Korea Respubliko populariĝos en la ĉina merkato. Samtempe, tiaj ĉinaj produktaĵoj kiaj manfaritaĵoj, vestaĵoj, manĝaĵoj kaj similaj per sia avantaĝo de malalta prezo alportos facilecon al la korea popolo. La interkonsento pri libera komercado nur alportos pli kaj pli multajn profitojn al la popoloj de la du landoj.

 

    La liberkomerca regiono profitigas ne nur la du partnerajn landojn, sed ankaŭ aliajn regionojn ĉirkaŭajn, ekzemple Taiwan kaj Japanio. En la jaro 2013, la intertrakto pri la interkonsento inter Ĉinio, Japanio kaj la Korea Respubliko pri la libera komercado devis esti ĉesigita pro tio, ke Japanio ne volis liberigi tarifojn en diversaj kampoj. La ĉi-foja sukceso en la interkonsento pri libera komercado inter Ĉinio kaj la Korea Respubliko helpos puŝi Japanion reveni al la tablo de intertraktado.

 

    En la konstruado de "Unu Zono, Unu Vojo", Ĉinio proponas al la najbaraj landoj la starigon de komunumon de la komuna sorto. Unuflanke la subskribo de la interkonsento pri libera komercado inter Ĉinio kaj la Korea Respubliko antaŭenpuŝas la disvolviĝon de komunumo de la komuna sorto en Azio, kaj aliflanke la disvolva celo de tiu ĉi komunumo antaŭenpuŝos la efektivigon de la interkonsento.

 

    Ĉina ministro pri komerco Gao Hucheng diris, ke la subskribo kaj efektivigo de la interkonsento povas forte plirapidigi la ekonomian unuiĝon de la regionoj orient-azia kaj azi-pacifika kaj konstruadon de komunumon de la komuna sorto en Azio, kaj por krei novan futuron por la tuta Azio. La liberkomerca regiono inter Ĉinio kaj la Korea Respubliko estas ankaŭ grava ligo inter la ĉina strategio "Unu zono, unu vojo" kaj la korea plano "Eŭropazia Iniciato". Pro tio por la Korea Respubliko la konstruado de komunumo de la komuna sorto kun Ĉinio havas pli grandan signifon ol por aliaj landoj.

 

Redaktoro: Zhang Xiaotong

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments