El Popola Ĉinio>头条新闻>

La Chechnya-a Respubliko de Rusio malfermis la unuan plaĝon por virinoj

| 2015-08-11
Bookmark and Share

 

    Laŭ raporto de la novaĵ-agentejo Xinhua en la 10-a de aŭgusto, la Chechnya-a Respubliko de Rusio malfermis la unuan plaĝon por virinoj. La plaĝo sidanta en antaŭurbo de Grozny, ĉefurbo de Chechnya, akceptas nur virinojn kaj infanojn en la aĝoj de malpli ol 12 jaroj. La tieaj laborantoj estas virinoj kaj la turistoj estas nelimigitaj de religia kredo.

 

 

    Laŭ konigo, la sablo en la plaĝo estas el la maro Caspian. Ĉirkaŭita de 3-metraj muroj, la plaĝo kun la areo de pli ol 5 mil kvadrataj metroj, povas akcepti ĉirkaŭ mil turistojn. En la plaĝo estas infan-amuzejo, banejo, kafejo, superbazaro, kuracejo kaj preĝejo.

 

 

 

    En la plaĝo estas tri specoj da toboganoj respektive por plenaĝuloj, familioj kaj infanoj. Tiu por plenaĝuloj altas je 12 metroj kaj longas je 44 metroj kaj tiu por familioj je 6 metroj kaj je 24 metroj. En la plaĝo estas ankaŭ pedal-boatoj, surakvaj bicikloj kaj aliaj amuzaj instalaĵoj.

 

 

    Respondeculo de la plaĝo malkaŝis, ke oni postenigos gardostarantojn pri urĝaj aferoj por savi dronantajn turistojn. En aŭtuno kaj vintro oni konstruos tie saŭnojn kaj amuz-ĉambrojn por uzado de turistoj. 

 

Redaktoro: Niu Xueqin

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments