Inaŭguriĝis la ekspozicio de pentraĵoj kaj kaligrafaĵoj pri la 70-jara jubileo de la venko de la Monda Kontraŭfaŝisma Milito

| 2015-08-11
Bookmark and Share

    2015 estas la 70-a datreveno de la venko de la Kontraŭjapana Rezistmilito far la Ĉina Popolo kaj tiu de la Monda Kontraŭfaŝisma Milito. La 10-an de aŭgusto inaŭguriĝis la ekspozicio de pentraĵoj kaj kaligrafaĵoj celebre al la 70-jara jubileo de la venko de la Monda Kontraŭfaŝisma Milito en Urumĉio, Xinjiang de Ĉinio. En la ekspozicio kun la ĉeftemo "Memoro pri la historio, rememoro pri la martiroj, gardo de la paco kaj kreo de la futuro", estas eksponataj pli ol cent pentraĵoj kaj kaligrafaĵoj faritaj de konataj artistoj de Xinjiang. La artistoj ankaŭ partoprenis en aranĝo por danki veteranajn soldatojn. Kvar veteranaj soldatoj ĉeestis la inaŭguron.

 


Veterana soldato klarigas pri militaj aferoj rigardante eksponan pentraĵon.
 


En la ekspozicio

 

    Laŭ la konigo, la eksponaĵoj estos vendataj al la publiko per aparte favora prezo. La kolektita mono estos uzata por serĉi veteranajn soldatojn, viziti ilin, kaj okazigi ekspoziciojn kaj memor-ceremoniojn.

 

Redaktoro: Xie Ruifeng

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments