El Popola Ĉinio>头条新闻>

Pli kaj pli faciliĝas la transportado en Tibeto

| 2015-08-11
Bookmark and Share


Ŝosea ponto super la rivero Lasao

 

    En malnova Tibeto ne troviĝis eĉ unu ŝoseo. Post 50-jara konstruado, en la aŭtonoma regiono nuntempe estas ŝoseoj kun la totala longeco de 75 mil kilometroj. Iom post iom formiĝis la ŝosea reto, kiu kun Lasao kiel la centro konsistas el tri ŝoseoj kondukantaj de nordo al sudo, du de oriento al okcidento kaj ses grandaj tuneloj.

 


Trajno veturanta al Tibeto

 

    La reto ligas provincojn Sichuan kaj Yunnan oriente, Xinjiang okcidente, Qinghai norde kaj sude la du najbarajn landojn: Hindio kaj Nepalo. En la jaro 2006 oficiale ekfunkciis la Qinghai-Tibeta Fervojo, finante la senfervojan historion de Tibeto. La fervoja linio pli poste estis longigita al pli centra regiono en Tibeto.

 


Fondiĝis la Tibeta Aviada Kompanio en la 26-a de julio de 2011.

 

    En la pasintaj 50 jaroj, la civil-aviada administracio de Tibeto garantiis sekuran flugadon de 206 mil fojoj, transportante pasaĝerojn de 24.7164 milionoj da homfojoj kaj varojn de 329.9 mil tunoj. Nun estas 58 fluglinioj al 38 urboj, inkluzive de Ŝanhajo kaj Chengdu. Dank' al la dimensia trafika reto, Tibeto estas ligita al la mondo, tiel ke la loĝantoj en la regiono povas facile veturi al pli malproksimaj lokoj kaj samtempe bonvenigi gastojn el la tuta mondo.

 

Redaktoro: Zhang Xiaotong

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments