El Popola Ĉinio>头条新闻>

Sekreta Ĝardeno rigardata kiel sennutra

| 2015-08-12
Bookmark and Share

 

    Nun en Ĉinio furoras la koloriga libro Sekreta Ĝardeno. Iu librovendejo 1200bookshop en Kantono anoncis, ke ĝi ne plu vendos la libron Sekreta Ĝardeno kaj ankaŭ la postan similan libron Sorĉita Arbaro. La kaŭzo estas, ke al la libro mankas kultura nutraĵo por la homoj. Ĝis nun neniu alia librovendejo adoptis similan agadon.

 

    Oni diras, ke la libro povas mildigi premon. Tamen dum pli ol unu monato pli kaj pli da legantoj ne sentis la prem-mildigan efikon. Iuj havas pli da premo, akirinte la libron. "Tiel multe da kradoj! Ili ĉagrenas min!" Iuj enuis pri kolorigo. "Ĉu kolorigo estas pli sana? Mi pensas, ke mi plenumos la kolorigon kvazaŭ por ĉeesti pentradan konkurson de infanĝardeno."

 

    Por tiu furoro sociaj retejoj estas la plej gravaj antaŭenpuŝantoj. En la lastaj du monatoj en Mikroblogo kaj Wechat oni montras siajn verkojn de Sekreta Ĝardeno, kaj tio fariĝis furoro. Similaĵoj okazis eksterlande. Antaŭ du jaroj la libro estis eldonita eksterlande. Dank al sociaj retejoj ĝi fariĝis populara. Multaj homoj publikigis siajn verkojn en Facebook, kaj varme diskutis pri ĉi-rilataj spertoj.

 

Redaktoro: Liu Zijia

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments