El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

Ekspozicio de turismaj broŝuroj

| 2015-08-12
Bookmark and Share

    El la riĉa kolektaĵo de la Esperanto-biblioteko de Interkultura Centro Herzberg novan ekspozicion preparis Zsófia Kóródy kaj Peter Zilvar kun la temo: historiaj urboprospektoj en Esperanto.

 

 

    La materialoj montras urbojn, regionojn ne nur de Eŭropo (ekz. Aŭstrio, Germanio, Nederlando, Hungario), sed ankaŭ el Azio kaj Ameriko. Inter la raraĵoj oni povas vidi informilojn de antaŭ la 1a mondmilito, aliaj allogas per siaj belaj bildoj, grafikaj ilustraĵoj.

 

 

    La inaŭguron ĉeestis urbestro Lutz Peters, kiu dankis la ICH-kunlaborantojn pro la interesaj ekspoziciaĵoj kaj pro la volontula laboro. La ekspozicio estos videbla en la Esperanto-ĉambro de la kastela muzeo dum ĉ. duonjaro.

 

(el esperanto-urbo.de)

Redaktoro:Xie Ruifeng

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments