El Popola Ĉinio>头条新闻>

Google renomata Alphabet

| 2015-08-12
Bookmark and Share

    La 10an de aŭgusto la mondkonata retserĉilo Google el Usono anoncis, ke ĝi decidis starigi novan kompanion kun la nomo Alphabet. Antaŭ tio estis pli granda plano: la nove fondita kompanio Alphabet fariĝos la trunka kompanio de Google, kaj la antaŭaj sekcioj de Google, Google X, Google Ventures kaj aliaj, fariĝos filioj de Alphabet same kiel Google.

 

 

    Kunfondintoj de Google Larry Page kaj Sergey Brin esperis, ke la nomŝanĝo povos injekti apartan elementon en la kompanion. "Google ne estas stereotipa kompanio," Page diris en publika letero. Alphabet estas unuiĝinta kompanio, kaj ĝia plej granda sekcio estas Google. Alphabet simpligos siajn fakojn, kaj tiuj, kiuj ne havas striktajn rilatojn kun Interreto estos sub Alphabet.

 


Larry Page
 

    Pri la origino de Alphabet, Page diris, ke la vorto signifas kolektiĝon de literoj. Lingvo estas unu el la plej gravaj kreaĵoj de la homaro, kaj ĝi estas ankaŭ la kerno de la serĉilo de Google. Krome, Alphabet signas repagon de valora investado, kaj tio estas la celo de la kompanio.

 

    Post rekonstruo Page estos ĝenerala direktoro, Sergey Brin direktoro kaj Eric Schmidt plenuma prezidanto de Alphabet. Sundar Pichai iĝos ĝenerala direktoro de Google.

 

Redaktoro: Liu Zijia

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments