S52- Pekina-Tokia Forumo>

73-jara japana orfo de la Dua Mondmilito revenis al Ĉinio por viziti tombojn de siaj adoptaj gepatroj

| 2015-08-12
Bookmark and Share

 

    La 10-an de aŭgusto 73-jara japano Nakajima Yohachi kun floroj atingis tombejon en la urbo Mudanjiang de Heilongjiang-provinco en nordorienta Ĉinio.

 

    Li estas emerito, kaj estis orfo de la Dua Mondmilito. Li portis la nomojn Chen Qinghe, Li Chenglin kaj Zhao Chenglin. Lia japanlingva nomo estas Nakajima Yohachi.

 

 

    En la 10-a kaj la 11-a de aŭgusto Nakajima Yohachi venis al la urbo Mudanjiang, kie li kreskis, por viziti tombojn de siaj adoptaj gepatroj kaj por viziti siajn iamajn kunlernantojn kaj instruistojn.

 

    En la jaro 1945 Japanio kapitulacis. Tiam vivis malfacile la membroj de la japana pioniraro en nordorienta Ĉinio. Pro manko de nutraĵoj 3-jara Nakajima Yohachi estis donita de sia patrino al kolportisto. Poste li estis transdonita al la adoptaj gepatroj. Tiam Nakajima Yohachi estis tre maldika kaj lia ventro estis ŝvela pro misdigesto. Lia adopta patrino Sun Zhenqin masaĝis lian ventron kaj manĝigis lin per pecetigitaj nutraĵoj. Dank' al ŝia atentema prizorgo, li vivis daŭre.

 

    Dum la sekvantaj pli ol 10 jaroj Sun Zhenqin kaj ŝiaj tri edzoj vartadis lin ĝis tiam, kiam li revenis al Japanio en la aĝo de 16 jaroj kaj trovis siajn propran patrinon kaj pli aĝan fratinon. Nakajima Yohachi diris: "Mi estis japana infano kaj por ili mi estis posteulo de malamika lando. Tamen ili ne nur savis mian vivon kaj plenkreskigis min. Kia nobla spirito tio estas!"

 

Redaktoro: Niu Xueqin

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments