El Popola Ĉinio>头条新闻>

Okazis en Tianjin granda eksplodo

| 2015-08-13
Bookmark and Share


Fungoforma nubo kaŭzita de la granda eksplodo

 

    Je la 11-a kaj duono nokte la 12-an de aŭgusto okazis granda eksplodo en tenejo de danĝeraj kemiaĵoj en la ĉemara regiono de Tianjin, unu el la 4 municipoj de Ĉinio. Granda fajra bulo aperis en la ĉielo super la loko, kaŭzante la duan eksplodon de proskimaj kompanioj. En la distanco de kelkaj kilometroj oni sentis grandan skuon pro la eksplodo.

 


Rompitaj fenestrovitroj en domo 500 metrojn for de la eksplodejo.

 

    Laŭ la nuna informo jam mortis 44 homoj kaj vundiĝis pli ol 520. Ĉina prezidanto Xi Jinping postulis, ke kiel eble plej baldaŭ oni regu kaj estingu la fajron, plenforte savu la vunditojn kaj garantiu la sekurecon de la vivo de homoj kaj tiun de iliaj posedaĵoj. Ĝis nun la respondeculoj de la tenejo jam estas kontrolita de la polico.

 


Vundito sendita al hospitalo

 

    Post la akcidento, vunditoj estis senditaj al hospitaloj. Proksime de la eksplodejo, taksioj kaj privitaj aŭtoj venis por transporti vunditojn, volontuloj donis helpon, hoteloj liveris senpagajn ĉambrojn, eĉ en lernejoj oni starigis tendojn por doni tranoktejon al homoj kun siaj hejmoj detruitaj, kaj multaj lokanoj donis sangon en malfrua nokto...

 


Miloj da novaj aŭtoj detruitaj de la fajro.

 

    Nun la savado ankoraŭ daŭras kaj la kaŭzo de la akcidento estas esplorata.

 

Redaktoro: Zhang Xiaotong

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments