El Popola Ĉinio>头条新闻>

Nov-Zelandaj pejzaĝoj fotitaj de brita fotisto

| 2015-08-13
Bookmark and Share

 

    Laŭ raporto de la brita ĵurnalo Daily Mail en la 11-a de aŭgusto, brita fotisto Antony Harrison vojaĝis tra la mondo dum 14 jaroj kaj faris multe da mirindaj fotoj.

 

 

    Dum la vojaĝo en Nov-Zelando li fotis serion da naturaj pejzaĝoj kvazaŭ sonĝosimila mondo, kiaj grandioza montaro, lago kun speguliĝo de glaciejo, ravaj ebenaĵoj, tero ornamita de falintaj folioj kaj la lasta lumo de la subiranta suno.

 

 

 

    En la jaro 2004 Antony Harrison havis aŭtomatan miniaturan fotilon donacitan de sia amikino. Ĝi bruligis lian entuziasmon pri fotado. Post posedo de alia fotilo kun pli bona funkcio li ekraviĝis pri fotado de diversaj naturaj pejzaĝoj. Antony Harrison malkaŝis: "Nov-Zelando allogas turistojn pro sia bela medio. Mi tre ŝatas la tiean viv-ritmon. Lokanoj estas tre amikaj kaj afablaj. Novaj vojaĝ-manieroj, kiaj sofo-gastoj kaj preno de senpagaj aŭtoj, faris vojaĝon pli sekura kaj pli oportuna. Mi ne haltigos miajn paŝojn!"

 

Redaktoro: Niu Xueqin

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments