El Popola Ĉinio>头条新闻>

92-jara maljunulino rerenkontiĝis kun sia filino post 71-jara disiĝo

| 2015-08-14
Bookmark and Share

 

    Laŭ raporto de taiwan-a amaskomunikilo en la 12-a de aŭgusto, 92-jara itala maljunulino revidiĝis kun sia filino en Italio en la pasinta semajnofino, post 71-jara disiĝo.

 

    Laŭ raporto, tiu maljunulino en norda Italio laboris en Germanio dum la Dua Mondmilito. Ŝi havis seksrilatojn kun iu edziĝinta germana armeano kaj gravediĝis. Post naskiĝo de sia filino, la viro forportis ŝin al sia hejmo kaj nomis ŝin Bachmann.

 

    Ŝia adopta patrino diris al ŝi, ke ŝia propra patrino estis italo kaj ŝi mortis dum la milito. La adopta patrino ne permesas al ŝi demandi pri ŝia patrino. Post forpaso de sia patro en la jaro 2014, 71-jara Bachmann decidis havigi al si pli multe da informoj pri sia propra patrino pere de la "Internacia Servo pri Homserĉo" de la germana arkivo pri la Dua Mondmilito. Sub la helpo de la Ruĝa Kruco de Italio la servo informiĝis, ke la propra patrino de Bachmann ankoraŭ vivas, kaj ĝi aranĝis ilian revidiĝon en la pasinta semajnofino.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments