El Popola Ĉinio>头条新闻>

La plej frua karbo-uzo de homoj trovita en Xinjiang, Ĉinio

| 2015-08-14
Bookmark and Share

    En la Ruino Jiren Taigoukou ĉe la vilaĝo Qialege'er sub la gubernio Nilka de Ili, ĉefurbo de la Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono en nordokcidenta Ĉinio, arkeologoj trovis postsignon de la plej frua uzo de karbo kiel fuelo de primitivaj homoj en Ĉinio. Oni konkludis, ke tio okazis antaŭ 3 500 jaroj, la tempo estas pli frua ol tiu registrita antaŭ la trovo je ĉirkaŭ mil jaroj.

 


La ruino fotita en la 10-a de aŭgusto
 


Ĉie troveblas karbo-uza postsigno.
 


Specimenoj el la elterigaĵoj

 

    En la tombej-areo numerita per T2 videblas sur la planko subtere je unu metro de la loĝejo-restaĵo de la ruino nigraj karbopecetoj, fornokavo kaj cindro de karbo. Oni povas certigi la karbo-uzadon ankaŭ najbare de nemalproksimo. La arkeologoj ankoraŭ ne faris radiokarbonan kontrolon C14 al specimenoj de la elterigaĵoj, sed la tempo de uzo de karbo kiel fuelo estas certigita laŭ la ĉirkaŭaj bronzaĵoj, argilaĵoj kaj tomb-formo.

 

Redaktoro: Xie Ruifeng

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments