El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ekspozicio de Ĉinaj Fervojoj por Grandrapidaj Trajnoj en Ĝakarto de Indonezio

| 2015-08-14
Bookmark and Share

 

    La 13-an de aŭgusto en Ĝakarto, ĉefurbo de Indonezio, inaŭguriĝis "Ekspozicio de Ĉinaj Fervojoj por Grandrapidaj Trajnoj" okazigita de la Ĉina Fervoja Korporacio.

 

 

    Inter la eksponaĵoj estas modelo de la ĉina norma trajno, la trajno CRH380A, la grandrapida test-trajno, la inter-urbaj trajnoj CJ-1, CJ-2 kaj CRH6, la trajno por frezi kaj poluri relojn kaj tiu de maŝino por starigi ponton. Ili montris avangardajn teknikajn ekipaĵojn de fervojoj far Ĉinio por grandrapidaj trajnoj kaj allogis al si amasojn da vizitanoj.

 

    Vizitinte la ekspozicion Rini Soemarno, indonezia ministro pri ŝtataj entreprenoj, ĝoje sidis en la simula ŝoforejo de grandrapida trajno kaj faris provon por "veturigi" ĝin.

 

    La unu-semajna ekspozicio havas la temon "Ĉinaj Fervojoj por Grandrapidaj Trajnoj en Rapida Disvolvo". Per fotoj, videoj kaj modeloj la ekspozicio ĉiuflanke konigis konstruadon de Ĉinio en fervojoj por grandrapidaj trajnoj kaj montris ĝiajn atingojn en esplorado kaj projektado de fervojo por grandrapidaj trajnoj, farado de ĝiaj ekipaĵoj, ĝiaj konstruado, kreivo en tekniko, funkciado kaj administrado, kaj en trejnado de homoj, montris ankaŭ ĝiajn rolojn en antaŭenpuŝo de la ekonomia kaj socia disvolvado kaj en plibonigo de la popola vivo.

 

    Dum la ekspozicio Ĉinio kaj Indonezio faros interŝanĝojn pri konstruado de fervojoj por grandrapidaj trajnoj, farado de ekipaĵoj, funkciado kaj administrado.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments