Ĉefpaĝo> Ĉinaj Rakontoj

Pli ol 2 000 Tangka-metiistoj en Tibeto

| 2015-08-14
Bookmark and Share

 

    La 13an de aŭgusto laŭ la novaĵo de la Tibeta Aŭtonoma Regiono, ĝis la fino de la jaro 2014 la nombro de pentristoj, teknikistoj kaj metilernantoj de la tradicia pentrarto Tangka en Tibeto superis 2 000, estis preskaŭ cent institucioj kaj trejnejoj de Tangka, kaj la jara vendo de Tangka en Tibeto kalkuliĝis al 100 milionoj da juanoj.

 

    La tibeta kulturo havas longan historion, kaj la pentrarto de Tangka heredas kaj antaŭenigas la tradician kulturon de Tibeto. En la 13a de aŭgusto, antaŭ la alveno de la tradicia jara festivalo, Shoton, inaŭguriĝis la Kvina Tibeta Tangka-arta Ekspozicio en la ĝardeno Norbu Lingka de Lasao.

 

    En la lastaj jaroj Tibeto okazigis artokonkurson, kaj atribuis al s-ro Danba Raodan kaj aliaj du eminentaj Tangka-pentristoj la honoron de majstro de Tangka-arto de Tibeto, kaj al 66 Tangka-metiistoj la honoron de unuanivela, duanivela aŭ trianivela Tangka-teknikisto. Tio povas disvolvi, novigi kaj plibonigi Tangka-arton.

 

    Tangka estas transliterigo el la tibeta lingvo. Ĝi signifas religian silk-pentraĵon pendigitan por kulto. Tangka estas unika pentrarto de la tibeta kulturo, kaj la enhavoj tuŝas historion, politikon, kulturon, socian vivon kaj aliajn kampojn de la tibeta socio. La hereditaj Tangka-pentraĵoj de diversaj periodoj plejparte estas verkoj de la tibeta budhismo kaj la religio Bon.

 

Redaktoro: Liu Zijia

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments