El Popola Ĉinio>头条新闻>

Strategia dialogo inter Ĉinio kaj Britio

| 2015-08-14
Bookmark and Share

 

    La 13-an de aŭgusto okazis en Pekino strategia dialogo inter Ĉinio kaj Britio, kune prezidita de ĉina ŝtata konsilanto Yang Jiechi kaj brita eksterafera ministro Philip Hammond.

 

    Yang diris, ke invitita de la brita reĝino, ĉina prezidanto Xi Jiping faros viziton al Britio. La vizito ludos instruan rolon kaj havos historian signifon en la disvolviĝo de la rilatoj inter la du landoj.

 

    Ĉijare, jam komencis la dua 10-jara strategia partnereco inter Ĉinio kaj Britio, kies ĉefministro David Cameron nomas ĉi jaron "la Ora Jaro". Kiel grava vizito de ĉina ŝtata gvidanto al Britio post forpaso de 10 jaroj, tio estas nepre grava.

 

    Laŭ oficialaj statistikoj, grande progresas la dulanda komerco, superinte la kreskon de tiu inter Ĉinio kaj Eŭropo. La komerca valoro de pli ol 80 miliardoj da usonaj dolaroj estis atingita en 2014, kun la kreska procento de 15.3%. Britio jam fariĝis la 2-a granda komerca partnero de Ĉinio, superinte Nederlandon. Plie, la nombro de ĉinaj studentoj en Britio jam estas 130 mil, je duono de la studantoj en EU. Ĉinio kaj Britio nun okazigas sian unuan jaraktivadon "interŝanĝo de kulturo".

 

    Hammond respondis demandojn de ĵurnalistoj, ke Britio kaj Ĉinio diskutas pri la kunlaboro de produkta kapablo en la tria merkato kaj ankaŭ formiĝos mekanismo. Ekzemple en la kampo de energio, la du landoj povas kunlabore investi en Afriko por ne nur disvolvi Afrikon, sed ankaŭ alporti al si mem profiton, realigi gajno-gajnon de Britio kaj Ĉinio.

 

    "Ni atendas, ke dank' al la vizito de prezidanto Xi, povos akiri novan frukton la duflanka partnereco." diris Hammond.

 

Redaktoro: Zhang Xiaotong

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments