El Popola Ĉinio>头条新闻>

Britio kreis surtablan ludon por trejno de akuŝigistinoj

| 2015-08-14
Bookmark and Share

 

    Esploristoj de la Universitato de Manĉestro kreis surtablan ludon, kiu povas helpi afrikajn akuŝigistinojn pli bone koni fakajn sciojn, altigi sian teknikon kaj redukti la mortokvanton de akuŝantinoj.

 

    Multaj afrikaj akuŝigistinoj ne scipovis profesian analizon de medicinaj donitaĵoj, tial ili ne povis precize juĝi la eblajn demandojn dum prizorgo de akuŝo. Tiuj demandoj ofte malfaciligas la akuŝon kaj kaŭzas infektiĝon kaj eĉ morton dum akuŝo.

 

    La esploristoj diris, ke ĉi tiu ludo povas instrui akuŝigistinojn kolekti donitaĵojn pri korbato en minuto, sangopremo kaj korpa temperaturo por pli bone helpi ilin prizorgi la akuŝojn. Tiu instrumetodo estas ne nur malmulte kosta sed ankaŭ facile akceptebla por la akuŝigistinoj.

 

    En orienta Afriko oni trejnis 165 akuŝigistinojn per la ludo, kaj akiris bonan rezulton. Estontece pli da regionoj en Afriko adoptos la ludon por trejni akuŝigistinojn.

 

Redaktoro: Liu Zijia

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments