El Popola Ĉinio>头条新闻>

Kvin ĉinaj romanoj akiris la literaturan premion Mao Dun

| 2015-08-17
Bookmark and Share


Du el la 5 romanoj kaj iliaj verkistoj

 

    La 16-an de aŭgusto estis publikigita en Pekino la rezulto de la 9-a literatura premio Mao Dun, kiun akiris 5 ĉinaj romanoj, kiaj trilogio pri sudo de Jangzio de Ge Fei, Pejzaĝo Ĉi Tie de Wang Meng, La Libro de Vivo de Li Peifu, Floroj de Jin Yucheng, Fabeloj de Kardelo de Su Tong.

 


Tri el la 5 romanoj kaj iliaj verkistoj

 

    Organizita de la Ĉina Verkista Asocio, la premio Mao Dun okazas ĉiu kvar jaroj. 252 romanoj publikigitaj de 2011 ĝis 2014 ĉeestis la eventon, je 74 pli multe kompare kun la pasinta fojo. 62 verkistoj, komentistoj kaj aliaj specialistoj en la kampo de literaturo estis dungitaj por fari ĵuĝadon kaj voĉodonadon.

 

    La 5 romanoj de diversaj flankoj reflektas la nivelon de la penso kaj arton de ĉinaj romanoj lastjaraj kaj prezentas la prosperon de la moderna literaturo de Ĉinio.

 

    La premio estis starigita en la jaro 1981 laŭ la lasta deziro de fama ĉina literaturisto Mao Dun el lia honorario. La premio Mao Dun estas unu el la plej altvaloraj literaturaj premioj por la ĉinaj romanoj. De la jaro 1982, jam estis elektitaj multaj verkoj kun la spirito de la tempo kaj la nacio. Ĝi ludas gravan rolon por kuraĝigi plian kreadon de romanoj kaj por prosperigi la socialisman literaturon de Ĉinio.

 

    Laŭ informo, okazos la premidona ceremonio en septembro de la kuranta jaro.

 

Redaktoro: Zhang Xiaotong

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments