100-aUK>

Centjara jubileo de UK

| 2015-08-18
Bookmark and Share

Teksto de Dieter Rooke el Svislando

Fotoj el Liu Jun

 

    En la jaro 1987 ĝis nun okazis la plej grandnombra Universala Kongreso de Esperanto (UK) en Varsovio kun 5 946 partoprenantoj: Ĝin mi neniam forgesos, ĉar ni jubileis la 100-jaran datrevenon de nia lingvo. La kongresejo troviĝis en la plej impona kulturpalaco en la urbocentro.

 


Antaŭ la kongresejo de la 100a UK

 

    Ĉi-jare ni digne festis la duan jubileon centjaran. Proksime de la urbo Lillo okazis la unua UK en la havena urbo Bulonjo-ĉe-maro. Ĝi metis la fundamentan ŝtonon por nia eta popolo.

 

    Mia edzino Liu Jun kaj mi per rapida vagonaro TGV atingis la kongresurbon Lillo en 4 horoj el la urbo Ĝenevo, kie cetere okazis en la jaro 1906 la dua kongreso.

 


La aŭtoro (la tria de maldekstre) kaj lia edzino Liu Jun (la kvara de maldekstre) kun geamikoj en la kongresejo

 

    En la stacidomo de Lillo friska vento karesis mian vizaĝon post eltrajniĝo. Facile ni trovis nian hotelon proksime de la kongresejo, kiu nomiĝas palaco. Sabate la tradicia Movado Foiro komenciĝis akurate, je vespera horo.

 

En la nacia vespero
 


Ĉinaj samideanoj en la 100a UK

 

    Tabloj preskaŭ flugis tra la aero por kontentigi bezonojn de plej diversaj asocioj. Sur mia tablo staris busto de la revoluciulo Lenin, kaj ruĝa standardo kun martelo kaj serpo. Krome mi amase disdonis nian organon "Internaciisto", la statuton de nia komunisma kolektivo, kaj la muzikaĵon "La Internacio" en la versio de Kaloĉajo. Ĉiu scivolema kongresano ricevis glumarkon kun surskribo: "Per Esperanto -- por komunismo".

 


La aŭtoro en gvido de la kunsido de komunistoj dum la 100a UK

 

    Post du horoj kaj multaj interesaj konversacioj malpleniĝis mia tablo.

 

    La dimanĉa tago solene inaŭguris la kongreson. Tri grandegaj salonoj plenpleniĝis kun plur-milopa publiko.

 

    La kongresparoladon faris Mark Fettes, la nuntempa prezidanto de UEA. Li ripetis la plej esencajn frazojn eldiritajn de Zamenhof antaŭ cent dek jaroj: "ne kunvenas angloj kun francoj -- nek poloj kun rusoj, sed homoj kun homoj. Misteraj sonoj ŝvebas tra la salono ne aŭdeblaj per oreloj -- sed per niaj animoj".

 


La kongresparoladon faras Mark Fettes. (el la retejo de EPĈ)

 

    Posttagmeze ni vizitis la ekspozion por la ĉina tago. Mi admiris la modernan urbon Qingdao, kaj ricevis inviton por la tiea bierfestivalo. Impresis min la belaj pejzaĝoj inter blumara haveno kie okazis la olimpikaj velkonkursoj, kaj verdarbaraj montokrestoj. Vicdirektoro de la informa oficejo de Qingdao afable donacis al mi belan foto-albumon.

 


En la ekspozicio de la programero Ĉina Tago (el la retejo de EPĈ)

 

    La kongresa programo estis ĉi-jare eksterordinara abunda. Miloj da homoj abele svarmis tra koridoroj, grimpis aŭ malgrimpis ŝtuparon, liftis aŭ eskalatoris.

 

    Arta scenejo malfermita dum la tuta tago! Studenta paro el la ŝtato Konektikuto, Usono faris al ni filman kaj parolan intervjuon. Aparte ilin interesis la kulturo de nia lingva komunumo kaj ĝia misio.

 

    La Internacia Kongresa Universitato (IKU) ofertis ĉi-jare tro multe da prelegoj.

 


Sur strato de Bulonjo
 


Maro ĉe Bulonjo
 

    Mi mem gvidis la kunvenon de nia komunista kolektivo. Ĉeestantoj rakontis pri la spertoj en la iama socialisma bloko aŭ pri la nuntempaj konfliktoj tra la mondo. La ĝenerala opinio estis, ke necesas ŝanĝo en la evoluo kaj solvi pace ĉiajn malkonsentojn. Ni petas ankaŭ de LKK de la 102a UK, kiu okazos en Seulo, ĉefurbo de la Korea Respubliko, inviti samideanojn de la Korea Popol-Demokratia Respubliko partopreni en tiu UK. Certe ankaŭ eblos proprainiciate viziti ilin.

 

    Estis agrabla la tuttaga ekskurso al Bulonjo-ĉe-maro. Antaŭ malnovstila stacidomo komenciĝis nia traurba promenado. Salutis nin alta impona monumento kun busto de Zamenhof. Ĝi estis ankoraŭ vualita per verda standardo atendante la postan malkovradon.

 

    Poste ni serĉis la lokon de la unua kongreso en la sama kvartalo. Nuntempe ĝi transformiĝis al nova teatro -- sed la interno konserviĝas. Antaŭ la enirejo kolektiĝis centoj da kongresanoj, por ekparadi tra la antikva urbocentro.

 


Dum la ceremonio por statuo de Zamenhof antaŭ la malnova stacidomo de Bulonjo

 

    En la unua vico marŝis la plej gravaj reprezentantoj: la prezidanto de UEA, la urbestro kaj la nepo de Zamenhof kun la ĉeforganizanto de UK. Mia edzino alte tenis la literon "O" de la vorto Esperanto, dum mi estis faranta multajn fotojn.

 


UEA-prezidanto, urbestro kaj nepo de Zamenhof kun ĉeforganizanto de UK marŝas en la unua vico.
 


Samideanoj kun la literoj de la vorto Esperanto
 

    Ĉe la vualita monumento la parado haltis, komenciĝis la solena ceremonio por inaŭguro en la placo. La urbestro rakontis pri la internacia historio de la pordomalferma haveno. Tial en bona aero ekzistas la urbo kun la nomo "Bulonjo-ĉe-maro". Finis la ceremonion la kantado de nia himno "La Espero" kaj la nacia himno de Francio. Kiam ni atingis la urbodomon, ja mankis spaco por tiom ege granda homamaso. Tamen post longa pena atendado ni ĝue gustumis pokalon da franca ĉampano!

 


Dieter Rooke kaj Liu Jun antaŭ la kongresejo de la unua UK en Bulonjo

 

    "La kompanoj" organizis la unuan nacian vesperon. Ĝi estis orkestro kun plurdekopa ĥoro. Tradiciaj folkloraj muzikaĵoj gvidis nin tra la tuta Francio.

 

    Lunde la orkestro manifestaciis antaŭ la ĉefa teatro de Lillo. Ĉiuj urbanoj estis invititaj kanti en Esperanto famajn melodiojn de konataj kanzonoj el Francio. La etoso estis ege gaja -- kolektiĝis multaj preterpasantoj.

 

    Kun iama estrarano de UEA s-ro Hori Yasuo, mi gvidis la societon: "Parkere kanti la himnon". Ni kunvenis en granda salono Zamenhof kun taŭga akustiko.

 

    Regis entuziasmiga etoso, pluraj kandidatoj mirinde sukcesis senerare kanti la tri strofojn! Ĉiuj el ili ricevis orkoloran ateston -- kiu rajtigas ilin ekzameni aliajn. Kiel speciala donaco mi enmanigis al ili la parodian version: "la Vespero".

 

    Iun nokton svislandanoj kune diboĉis en franca restoracio -- ni mendis diversajn bongustajn pladojn el maraĵoj, legomoj kaj viandaĵoj. Specialaĵo el la regiono estas poto da mituloj. Foje mia edzino admonis min: "Vi freneziĝas dumkongrese." Fakte, mi unuafoje forgesis gravan rendevuon de TEĴA, la asocio de ĵurnalistoj.

 


Tri Esperantaj paroj el Svislando antaŭ malnova stacidomo de Bulonjo

 

    La sabata tago rapide alflugis. Surprizis amdeklaro de Peter Baláž, juna LKK-prezidanto de la venonta UK, dum la ferma ceremonio. Denove ektondris nia himno kantata de internacia ĥoro.

 


Dum la fermo de la 100a UK

 

    Ĝis revido en Nitra en la jaro 2016!

 

Redaktoro: Wang Lihua

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments