El Popola Ĉinio>头条新闻>

La eksplodo en Tajlando kaŭzis morton al 22 homoj inkluzive de 3 ĉinoj

| 2015-08-18
Bookmark and Share

    La 17-an de aŭgusto laŭ la loka tempo en Bankoko, ĉefurbo de Tajlando, okazis eksplodo, kiu kaŭzis morton al 22 homoj.

 

 

    Laŭ informo el la ambasadorejo de Ĉinio en Tajlando, inter la 22 viktimoj estis 10 tajlandanoj, 3 ĉinoj, 1 filipinano kaj aliaj 8 homoj, kies ŝtatanecoj ne estas konfirmitaj.

 

 

    Laŭ informo el la Tajlanda Ŝtata Sukura Centro, la nombro de vunditoj estas 117. Poste la ĵurnalo Bangkok Post raportis, ke la nombro leviĝis al 123. Ili plej parte estas fremdlandaj turistoj. Inter la 22 viktimoj 12 mortis ĉe eksplodejo.

 

    La bankoka aŭtoritato anoncis, ke 438 lernejoj en la urbo interrompis la kursojn por unu tago en la 18-a de aŭgusto. Tajlanda ĉefministro Prayuth Chan-ocha neis la onidiron, ke Tajlando estos en urĝa stato.

 

    Tajlanda polico unuapaŝe konstatis, ke la eksplodaĵoj estas la potenca eksplodaĵo TNT. Policanoj forigis du suspektajn eksplodigilojn proksime al la eksplodejo. Ĝis nun neniu organizo anoncis respondeci pri la eksplodo.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments