El Popola Ĉinio>头条新闻>

Kultura komunikado de "Unu Zono kaj Unu Vojo" en Qinghai

| 2015-08-18
Bookmark and Share


En la festivalo virino prove vestas sin per manfarita ŝalo

 

    En la kultura-turisma festivalo okazinta en la provinco Qinghai, okcidenta Ĉinio, troviĝis artaj produktaĵoj, ekzemple Tangka-o, pupo farita el argilo, irana manfarita tapiŝo kaj aliaj manfaritaĵoj de Tajlando kaj Nepalo. Ili prezentis al la vizitantoj la gloron de la antikvaj civilizacioj laŭ la Silka Vojo.

 

    La festivalo temis pri "Unu Zono kaj Unu Vojo", kaj konsistis el 9 laŭtemaj zonoj. En la zonoj estis eksponitaj i. a. naciaj kaj popolaj artaĵoj en la provinco Qinghai, produktaĵoj ligitaj al nemateriaj kulturaj heredaĵoj, skultaĵoj de malplimultoj, olepentraĵoj, kreivaj produktaĵoj kaj artaĵoj de la landoj kiuj sin trovas laŭ la Silka Vojo.

 

    Dum la festivalo, ĉiu eksponejo bone utiligis sian avantaĝon kaj praktikis la strategion "Unu Zono kaj Unu Vojo", alportante pozitivan influon al la kultura industrio de la Silka Vojo. La festivalo ne nur prezentis belan pejzaĝon kaj profundan kulturon de Qinghai, sed ankaŭ starigis la platformon por kulturaj interŝanĝoj inter la landoj laŭ la Silka Vojo.

 

Redaktoro: Zhang Xiaotong

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments