El Popola Ĉinio>头条新闻>

Rekupero de eluzitaj poŝtelefonoj

| 2015-08-18
Bookmark and Share

 

    Laŭ statistiko en Ĉinio nur 17% da homoj forvendas siajn uzitajn poŝtelefonojn, kaj la plejmulto da ĉinoj simple metas ilin flanken en la hejmo. Laŭ prognozo, Ĉinio vendos entute 500 milionojn da inteligentaj poŝtelefonoj ĉi-jare, kaj la nombro estis 460 milionoj lastjare.

 

    En Ĉinio 30% da inteligentaj poŝtelefonoj estas uzataj por maksimume unu jaro, 25% por unu ĝis tri jaroj, kaj 20% por pli ol tri jaroj. "Laŭ tiu kalkulo en la jaro 2017 estos pli ol 300 miliardoj da eluzitaj poŝtelefonoj de la marko Apple. Tial reutiligo de eluzitaj poŝtelefonoj havos vastan perspektivon." Diris Lu Haibin, ĝenerala direktoro de la Taolv-a Inform-Teknika Kompanio.

 

    Lastatempe okazis la Ĉina Rekuper-Industria Konferenco. En ĝi Lu interŝanĝis kun aliaj ĉeestantoj opiniojn pri rekupero kaj komerco de renovigeblaj resursoj. Lu diris, ke saĝa rekupero estas granda temo. Ŝajnas, ke tio estas for de la rekupera industrio, tamen ĝi estas esplorinda kaj donas bonan ŝancon por la rekupera industrio.

 

    Kun la celo de komerco pri eluzitaj poŝtelefonoj la kompania retejo Taolv365 malfermiĝis en aprilo 2009, kaj nun ĝi estas avangarda en tiu kampo. La retejo ankaŭ deziras starigi union de reutiliga strategio por normigi tiun sektoron.

 

Redaktoro: Liu Zijia

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments