El Popola Ĉinio>头条新闻>

La unua mar-limako kun du kapoj trovita en Malajzio

| 2015-08-18
Bookmark and Share

 

    Laŭ raporto de la brita ĵurnalo Mirror en la 15-a de aŭgusto, filmistoj trovis ĉe marbordo en Borneo-subprovinco de Malajzio la unuan mar-limakon kun du kapoj en la mondo.

 

 

    Ĝi kun longeco de ĉirkaŭ 25 milimetroj estas hermafroditeca kiel aliaj mar-limakoj.

 

    Ĝi aspektas kiel vivaĵo el alia planedo. Clay Brycethe, fakulo pri nudbranĉaj bestoj kaj tiu pri mara biologio, diris: "Mi esploradis nudbranĉajn bestojn en malproksima maro 10 mil horojn kaj antaŭe mi neniam vidis tian mar-limakon kun du kapoj."

 

 

    Ŝajnas al Clay Brycethe, ke ĝi eble estas denaske misforma, tion kaŭzis geno-miksiĝo aŭ poluado de maro. Kaj la lasta plej eblas.

 

    Filmisto Aaron "Bertie" Gekoski diris: "Por klare foti tiun mar-limakon mi atendadis por unu horo. Ĝia aparteco ne nur estas pro ĝiaj du kapoj, sed ankaŭ pro la neimagebla neonkoloro."

 

    Tiu nudbranĉa besto estas speco de manatoj (Nembrotha kubaryana). Oni nomas ĝin neonlampa mar-limako. Ĉar ĝi povas eligi verdan aŭ oranĝan lumon kiel neon-lampa lumo por averti kaptistojn pri sia veneneco.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments