Ĉefpaĝo> El Popola Ĉinio> Amuza Vivo> Turismo

Pu'er-urbo de Yunnan

| 2015-08-19
Bookmark and Share

Bela vilaĝo de taj-oj de la gubernio Lancang, Pu'er-urbo
 
    Pu'er-urbo de Yunnan en sudokcidento de Ĉinio ĝuas la reputacion kiel "brila perlo en verda maro" kaj "natura oksigenejo" pro siaj ŝtataj naturrezervoj ĉe la montoj Ailao, Wuliang k.a. La arbaro kovras la urbon je 68,7%. 
 
    En la lastaj jaroj Pu'er-urbo plenforte disvolvis verdan, malmult-karbonan kaj cirkulan ekonomion, precipe siajn specialajn bio-industriojn, purajn fuelojn, arbaran kaj turisman industriojn, pionire esplorante verdan disvolvon. Oni ne nur prenis "arbarizon de Pu'er" kiel deirpunkton, sed ankaŭ efektivigis forstumadon, protektadon al naturaj arbaroj, konservadon de biodiverseco kaj aliajn projektojn. Oni klopodas konstrui ankaŭ ekologiajn urbon, gubernion (distrikton), urbeton (vilaĝon) kun verdaj akvo, montoj kaj ekologia beleco.
1   2   3   4   5    


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments