El Popola Ĉinio>头条新闻>

Plej ŝatataj vidindejoj en la mondo

| 2015-08-19
Bookmark and Share

    La 18-an de aŭgusto la mondfama turisma gazeto Lonely Planet, kies ĉefstabejo estas en Melburno de Aŭstralio, publikigis la nomliston de vidindejoj plej bonaj en la mondo. La Granda Muro de Ĉinio okupas la 4-an lokon pro sia nedetruebla imponeco. La Angkor de Kamboĝo troviĝas en la 1-a loko.

 

 

    La gazeto Lonely Planet taksis la Grandan Muron, unu el la mondaj kulturaj heredaĵoj, jene: "Tre malmultaj homoj piede iradis tra la tuta Granda Muro. Tamen ĉiuj, kiuj iris tra ĝia sekcio, estis skuitaj de ĝia nedetruebla imponeco."

 

 

    Angkor kiel la monda kultura heredaĵo ricevis jenan takson: "Angkor estas ne nur interesa historia restaĵo, sed ankaŭ mirindaĵo el ŝtonoj."

 

    Aliaj 8 vidindejoj, kiuj troviĝas en la unuaj 10 lokoj, estas la Granda Bariera Rifo en Aŭstralio, la historia sanktejo Machu Picchu en Peruo, la maŭzoleo Tij Mahal en Hindio, la ŝtata parko Granda Kanjono en Usono, la Koloseo en Romo de Italio, la akvofaloj Iguazu ĉe la landlimo inter Brazilo kaj Argentino, la palaco Alhambra en Hispanio kaj la preĝejo Sankta Sophia en Istanbulo de Turkio.

 

    Tiuj vidindejoj estas plej ŝatataj de legantoj de la gazeto Lonely Planet kaj ili estis voĉdone elektitaj de retumantoj en la mondo.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments