El Popola Ĉinio>头条新闻>

Putin proponis senvizan restadon al vizitantoj el BRICS-landoj

| 2015-08-19
Bookmark and Share

    La 17-an de aŭgusto rusa prezidento Vladimir Putin diris, ke por altiri pli da eksterlandaj turistoj Rusio devas faciligi la proceduron de vizo-petado, kaj precipe konsideri eblon permesi senvizan restadon al vizitantoj el BRICS-landoj. Putin diris: "Por altiri pli da fremdlandaj turistoj ni bezonas plifaciligi la vizo-petadon al alilandanoj. Ekzemple ni povas multigi la landojn kun kiuj ni reciproke permesas senvizan restadon, kaj ni donu tian oportunecon al ĉiuj BRICS-landanoj."

 

 

    BRICS-landoj signifas jenajn kvin landojn: Brazilo, Rusio, Barato (angle India), Ĉinio kaj Sud-afriko. Laŭ la nuna politiko de Rusio brazilanoj povas resti en Rusio dum 90 tagoj sen vizo, sed civitanoj de aliaj tri landoj devas peti vizon por eniri en la landon.

 

 

    Laŭ la statistiko de Rusio lastjare pli ol 1,1 milionoj da ĉinoj vizitis Rusion, tio signifas ke Ĉinio jam fariĝis la plej granda fonto de eksterlandaj turistoj al Rusio. Inter ili, pli ol 400 mil homfojoj da ĉinoj grupe vizitis la landon, la nombro grandiĝis je 10% kompare kun tiu en 2013.

 

Redaktoro: Xie Ruifeng

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments