El Popola Ĉinio>头条新闻>

Estis trovita la plej antikva homa dento en Francio

| 2015-08-19
Bookmark and Share

    Antaŭ ne longe en la arkeologia restaĵo de kaverno en Tautavel ĉe la landlimo de Francio kaj Hispanio, du junaj arkeologoj trovis denton de homo de antaŭ 560 mil jaroj. Ĝi estas la plej antikva homa dento trovita en Francio ĝis nun. Pli frue, arkeologoj jam trovis ĉi tie ostojn de la homaro de antaŭ 450 mil jaroj.

 


La plej antikva homa dento trovita en Francio

 

    Arkeologoj diris, ke la dento apartenas al plenkreskulo en tiu tempo. Nun oni ankoraŭ ne akiris pli multajn informojn pri tiu dento, sed ili esperas trovi pli multajn ostojn de la sama homo.

 


La plej antikva homa dento trovita en Francio

 

    La arkeologoj ankaŭ atentigis, ke oni jam sciis pri la manĝaĵoj kaj pri la laboriloj de la homaro vivinta en la kaverno antaŭ 560 mil jaroj. Pri la trovo de tiu ĉi dento, ili emfazis, ke antaŭ ĉ. 14 milionoj da jaroj, jam aperis en Eŭropo la homaro, sed ne estas trovita sufiĉe da osto-restaĵoj en arkeologia esplorado.

 


La dento estis trovita de du junaj volontuloj pri arkeologio.

 

    Tautavel estas oriente de Pireneoj, 30 kilometrojn for de la landlimo de Francio kaj Hispanio. Multaj volontuloj pri arkeologio el pli ol 20 landoj kaj regionoj venas al la kaverno por fari esploron.

 

Redaktoro: Zhang Xiaotong

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments