Pli ol 15 mil homoj rete spektis filmon pri la masakro en Nankino lanĉitan de japana retejo

| 2015-08-19
Bookmark and Share

 

    Vespere de la 18-a de aŭgusto la filmo "Nankino! Nankino!" pri la masakro en Nankino estis lanĉita en la plej granda video-retejo Niconico en Japanio.

 

    Je la 22-a horo de la 18-a de aŭgusto laŭ la loka tempo la retejo Niconico lanĉis la filmon "Nankino! Nankino!". Laŭ statistiko de la retejo, la nombro de ĝiaj spektantoj superis 15 mil hom/fojojn unu horon post ĝia lanĉo.

 

    Inoue Hisashi, profesoro de la japana universitato Surugadai kaj unu el la aŭtoroj de la verko "13 Mensogoj por Nei la Masakron en Nankino", diris, ke la lanĉo de la filmo eble donas al japanoj ŝancon por koni la historion. Konsiderante el tio, ĝi estas bona afero."

 

    Kasahara Tokushi, honora profesoro de la universitato Tsuru kaj aŭtoro de la verko "La Evento en Nankino", diris: "Estas tre grave konigi la fakton al japanaj spektantoj. Mi esperas, ke japanaj spektantoj ne pripensos la diferencon en ideologio kaj spektos la filmon kun milda psikologio."

 

    De la fino de julio la retejo Niconico komencis dissendi la filmojn "La Sanktejo Yasukuni" kaj "Nankino! Nankino!" fare de Ĉinio, la filmon "La Submarŝipo Fantomo" fare de Koreio kaj aliajn "filmojn kontraŭ Japanio". La filmo "La Sanktejo Yasukuni" estis lanĉita en la 15-a de aŭgusto kaj ĝiaj spektantoj superis 28 mil hom/fojojn. La filmo "Memoroj pri Nankino en 1937" estos lanĉita de la retejo en la 24-a de aŭgusto.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments