Belorusio kaj aliaj landoj partoprenos en militista parado de Ĉinio

| 2015-08-19
Bookmark and Share

 

    La belorusa novaĵ-agentejo BelTA raportis lastatempe, ke Belorusio sendos militistan falangon partopreni en la militista parado en Pekino en la 3a de septembro okaze de la 70a datreveno de la venko de la Ĉina Popola Milito de Rezisto kontraŭ la Japana Agreso. La falango konsistanta el 85 membroj jam trejniĝis multajn tagojn por la parado. Krom la staturo de pli ol 185 centimetroj, la belorusa armeo prezentis aliajn striktajn postulojn, inkluzive de aspekto kaj konstitucio, por la membroj de la falango.

 

    Ankaŭ la honora gvardio de la tri armeoj de la armitaj fortoj de Kazaĥio atingis Pekinon en la 17a de tiu ĉi monato por komuna trejnado kun la ĉina armeo antaŭ la militista parado.

 

    Tiutage la rusa retejo Sputniko informis, ke oficiroj kaj soldatoj el la Defenda Ministerio de Rusio partoprenos en la militista parado en Pekino.

 

    Krome, ankaŭ Kirgizio decidis sendi falangon konsistantan el 83 militistoj partopreni en la militista parado en Pekino.

 

Redaktoro: Liu Zijia

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments