El Popola Ĉinio>Tra la Lenso>

Fotoj pri la Kontraŭjapana Rezistmilito faritaj de frutempaj gvidantoj de la Komunista Partio de Ĉinio

| 2015-08-20
Bookmark and Share

    Kelkaj famaj gvidantoj de la Komunista Partio de Ĉinio havis komunan identecon dum la Kontraŭjapana Rezistmilito, t.e. tiun de fotisto. Ili faris multajn valorajn fotojn pri la Kontraŭjapana Rezistmilito por la armeo en la ruĝa koloro. Samtempe, tiuj fotistoj kun Sha Fei kiel reprezentanto de la generacio registris tra la lenso multajn historiajn detalojn pri la Oka-voja Armeo dum la Kontraŭjapana Rezistmilito.

 

    Por la duafoja kunlaboro de la Komunista Partio de Ĉinio kaj Kuomintango, la lasta sendis delegacion de 18 personoj al Yan'an por fari inspektadon en majo 1937. Jen Lin Boqu kun okulvitroj (maldekstre) en akompano de la delegacio al la Kontraŭjapana Milita kaj Politika Universitato, la Centra Partia Lernejo de la Komunista Partio de Ĉinio kaj al la stabejo de la ĉina Ruĝa Armeo. Tiu foto estis farita de Tong Xiaopeng. (Tong Xiaopeng, ĉiam sekvante Zhou Enlai, laboris en regionoj sub la regado de Kuomintango, kaj post la fondiĝo de la Ĉina Popola Respubliko, funkciis kiel vicministro de la Departemento de la Unuiĝinta Fronto de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio.)
1  2  3  4  5  6  7  8  9  10  11  >  


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments