El Popola Ĉinio>头条新闻>

La packonserva trupo de Ĉinio ricevis honoran ordenon de UN

| 2015-08-20
Bookmark and Share

    La 19-an de aŭgusto 218 armeanoj el la inĝeniera kaj medicina taĉmentoj de la 18-a packonserva trupo de Ĉinio en la Demokratia Respubliko Kongo ricevis honoran ordenon de la packonserva agado de UN en Bukavu, ĉefurbo de la provinco Sud-Kivu.

 


Oficiroj kaj soldatoj de la 18-a packonserva trupo de Ĉinio en la ordeno-dona ceremonio

 

    La ordeno-donan ceremonion ĉeestis Wang Tongqing, ĉina ambasadoro en la Demokratia Respubliko Kongo, kaj respondeculo de UN en la lando.

 


Wang Tongqing (dekstre) donas ordenon al soldato de la 18-a packonserva trupo de Ĉinio.

 

    La 18-a packonserva trupo de Ĉinio laboris en Bukavu pli ol 8 monatojn. Intertempe la inĝeniera taĉmento konstruis vojojn je 23 kilometroj, ebenigis teron je pli ol 60 mil kvadrataj metroj, konservis kaj riparis 7 kulvertojn, starigis 3 pontojn. La inĝeniera taĉmento plenumis konstruadon entute je pli ol 400 mil kubaj metroj kaj la medicina taĉmento kuracis malsanulojn je 1 280 hom/fojoj.

 

    La 18-a packonserva trupo de Ĉinio venas el la Lanzhou-a Milit-regiono. Ĝi finos sian packonservan taskon antaŭ la fino de septembro.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments