El Popola Ĉinio>头条新闻>

Baleno petas helpon de fiŝkaptistoj

| 2015-08-20
Bookmark and Share

    Ĉu vi kredas, ke unu baleno en danĝero venis al la supraĵo de la maro, por peti helpon de fiŝkaptistoj?

 


Kunfotiĝo de la fiŝkaptistoj kun la baleno

 

    Tio ja okazis, kaj por pruvi, ke tio ne estas blago, la koncernatoj faris la fotojn kaj videoregistris la scenon. Tiu ĉi miraĵo okazis en Aŭstralio la 12-an de aŭgusto 2015.

 


Savita baleno

 

    En la video, la baleno kun cikatro sur dorso aperis proksime de la barko, levis la kapon super la supraĵon de la maro kaj petis helpon, por ke la viroj forigu el ĝia buŝo amasegon da plastaĵoj kaj hokfadenoj alkroĉitaj al ĝia kapo.

 

    Tiam en la barko estis 17-jara Michael Riggio kaj Ivan Iskenderian. Kaj la lasta apudiĝis al la baleno kaj formetis la plastaĵojn kaj hokŝnurojn.

 

    Post finiĝo de ĉio tio kaj antaŭ sia fornaĝo, la baleno ree suprennaĝis el akvo kaj svingis siajn naĝilojn al la savintoj por danki ilin pro la helpo.

 

    Dum tio, Michael Riggio faris la fotojn, kaj alia viro, kiu estis proksime en alia barko, nomata Ron Kovacs, faris la videon kaj enmetis ilin en Fejsbukon, por pruvi ĉion, kion ili dissciigis.

 

Tradukanto: Zhu Mingyi

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments