El Popola Ĉinio>头条新闻>

Pingveno-kofroj preferataj ol libroj

| 2015-08-20
Bookmark and Share


Kofro kiel donaco por aĉetanto de la libro La Eta Princo pli forte altiras vizitantojn ol la libro.

 

    La 19an de aŭgusto en la Ŝanhaja Libro-Foiro 2015 debutis Pingveno-Random, la plej granda eldonejo en la mondo, post la fuzio de Pingveno kaj Random.

 

    Sur la plej okulfrapa loko de la stando de Pingveno-Random estis serio da 80 nigraj libretoj. Ili estis la ĉefa rekomendo de la eldonejo en la foiro. Tamen multaj junuloj aĉetis la nigrajn librojn pro la donaco de Pingveno-dorssako.

 

    Simila fenomeno aperis ankaŭ ĉe la vendo de la aŭdebla libro La Eta Princo kuneldonita de Pingveno-Random kaj la Ŝanhaja 99-Lego. Dum duontago ili vendis pli ol dek kompletojn da libroj, tamen multaj aĉetantoj preferis la donacon de bela kafro ol la libron.

 

    Zhou Hailun, ĝenerala direktoro de la Pingvena (Pekina) Kultura Disvolva Kompanio Limigita, klarigis: "La Eldonejo Pingveno-Random estas serioza. La derivaĵoj estas por certigi la valorojn de la libroj. Eble iuj aĉetantoj preferas la kafrojn. Ne gravas, ĉar ili fine trovos la valorojn de la libroj."

 

    Kofro kiel donaco por aĉetanto de la libro La Eta Princo pli forte altiras vizitantojn ol la libro.

 

Redaktoro: Liu Zijia

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments