El Popola Ĉinio>头条新闻>

Geedziĝu sed ne divorcu en la ĉina "Valentena Tago"

| 2015-08-20
Bookmark and Share

 

    La 20an de aŭgusto estas la ĉina "Valentena Tago". Tiutage la Civil-Afera Administracio de la distrikto Gulou de Fuzhou, ĉefurbo de la provinco Fujian en sudorienta Ĉinio, akceptis homojn nur por geedziĝa registro, kaj haltigis la registron de divorco kaj aliajn laborojn pro nesufiĉeco de laborantoj kaj malbona aŭspicio de eksedziĝo en tiu tradicia festo de geamantoj.

 

    Tiu tago, la sepa tago de la sepa monato laŭ la ĉina luna kalendaro, estas romantika kaj tradicia festo en Ĉinio kaj iuj orient-aziaj landoj. En la malnova tempo en vespero de tiu tago aŭ en la antaŭvespero, virinoj en siaj kortoj petis lertecon de la stelo Teksistino. Estas populara la amrakonto de bovisto kaj teksistino, tial oni nomas tiun feston la ĉina "Valentena Tago".

 

Redaktoro: Liu Zijia

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments