El Popola Ĉinio>头条新闻>

La amuzejo konstruota sur la plej granda pasaĝerŝipo en la mondo

| 2015-08-20
Bookmark and Share


La surakva amuzejo konstruota sur la pasaĝerŝipo "Harmonio de la Maro"

 

    Laŭ raporto de la brita ĵurnalo Daily Mail en la 18-a de aŭgusto, la pasaĝerŝipo "Harmonio de la Maro" plej granda en la mondo anoncis, ke sur la ŝipo estos konstruita surakva amuzejo kun granda akvoskiejo.

 


Turistoj povos sperti turniĝon en la aero.

 

    En la amuzejo estos ne nur infana ludejo, sed ankaŭ akvoskiejo kaj 10-etaĝa platformo por junuloj kaj aventuraj amuzaĵoj. Tie oni metos grandegan aer-sitelon, kiu alportos neatenditan ĝojon "falintan de la ĉielo" al la turistoj ĝuantaj sunbanon.

 


La surakva ludejo por infanoj

 

    En majo de la kuranta jaro la pasaĝerŝipo "Harmonio de la Maro" estis prove lanĉita. Laŭ plano ĝi veturos al urboj ĉe Mediteraneo, kiaj Barcelono, Provenco, Pizo kaj Romo.

 

    Laŭ konigo, tiu pasaĝerŝipo lanĉita de la Reĝa Kariba Kompanio de Pasaĝerŝipo pezas je 227 mil tunoj. Ĝi kun 16 ferdekoj povas enteni pli ol 5.4 mil turistojn.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments