El Popola Ĉinio>头条新闻>

Forlasitaj bicikloj fariĝis lueblaj

| 2015-08-21
Bookmark and Share


Riparo de forlasitaj bicikloj

 

    Lastatempe en la strato Shuangjing de Pekino aldoniĝis kelkaj stacioj de senpagaj lueblaj bicikloj. Tamen ili estas malsamaj ol la publikaj biciklo-luejoj, ĉar ĉe tiuj stacioj la bicikloj estas diversaj laŭ koloro kaj stilo. Ili estis konvertitaj el forlasitaj bicikloj. Sen mongarantio kaj lupago oni povas pruntepreni ilin post sinregistriĝo.

 

    En majo la loĝkvartala oficejo de la strato komencis kolekti la forlasitajn biciklojn. La oferantoj ricevis ĉiutagajn necesaĵojn, ekzemple higienan paperon kaj litkovrilon. En malpli ol du monatoj la oficejo ricevis pli ol cent biciklojn. Post riparo kaj renovigo pli ol 60 bicikloj fariĝis uzeblaj.

 

    Traktado de malnovaj kaj difektitaj bicikloj estis ĉagrena afero por loĝantoj en multaj malnovaj kvartaloj. La reutiligo de tiuj bicikloj ricevas duoblan efikon: beligi la medion kaj servi al la loĝantoj.

 

Redaktoro: Liu Zijia

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments