El Popola Ĉinio>头条新闻>

Usona maljunulo plantis multegajn sunflorojn por memori sian forpasintan edzinon

| 2015-08-21
Bookmark and Share


Kunfoto de Don kaj Babbette

 

    Laŭ raporto de la retejo Boredpanda en la 19-a de aŭgusto, maljunulo Don Jaquish el Viskonsino, Usono, plantis sunflorojn laŭ la du flankoj de la ŝoseo numero 85 por memori sian forpasintan edzinon Babbette, kiu forlasis la mondon post 6-jara batalado kontraŭ kancero. Antaŭe, 7.2 kilometrojn longe laŭ la ŝoseo estis plantitaj sunfloroj, la plej ŝatitaj floroj de Babbette. Nun tiuj sunfloroj jam okupis pli ol 400 akreojn. Don diris, ke li donacis ilin ne nur al la edzino, sed ankaŭ al la malsanuloj klopode batalantaj kontraŭ kancero.

 


Prosperaj sunfloroj
 


Sunfloroj bele ĉarmantaj

 

    Nun, li vendis semojn de la sunfloroj en sakoj kaj sur ĉiuj estas la ridanta vizaĝo de Babbette. La semoj estis nomitaj per "Semoj de Espero de Babbette" kaj parto de la profito el la vendo estos donacita al hospitalo por subteni esploron pri kancero kaj helpi suferantojn de kancero.

 

Redaktoro: Zhang Xiaotong

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments