El Popola Ĉinio>头条新闻>

Praktiki kuradon anstataŭ pagi premiumon

| 2015-08-21
Bookmark and Share


Asekuro Bububao proponas siajn klientojn praktiki kuradon.

 

    La 20an de aŭgusto, Zhong'an, la unua interreta asekurkompanio en Ĉinio, kaj la inteligent-poŝtelefonaj aplikadoj Xiaomi-sano kaj Ledongli, kune publikigis san-asekuran programon Bububao, kiu integras survesteblan ekipaĵon kun granda dateno de sporto, kaj fiksas la kotizon laŭ efektiva sportado de la asekurato. Oni povas aĉeti malsamajn specojn de sanasekuro laŭ sia sanstato, kaj ili povas ankaŭ pagi la premiumon per siaj paŝoj kalkulitaj de la poŝtelefonaj aplikoj. Se vi estas kurema, vi povas eĉ senpage akiri asekuron kontraŭ severaj malsanoj kun kompenso de 200 mil juanoj.

 

    Ĝenerale por ĉiuj specoj de sanasekuro oni pagas la premiumon tuj post subskribo de poliso, kaj la asekurato ricevos kompenson, kiam li aŭ ŝi malsaniĝos. Tamen la asekuro Bububao proponas, ke la klientoj praktiku kuradon unue, kaj poste la asekuranto racie fiksu asekurkotizon, eĉ senpage liveru la asekuran programon, laŭ la reala sportado de la asekurato.

 

    Nun la asekuro Bububao kunlaboras kun la inteligent-poŝtelefonaj aplikadoj Xiaomi-sano kaj Ledongli. Estontece la asekurkompanio liveros aliajn servojn kun pli da survesteblaj ekipaĵoj kaj aplikadoj.

 

Redaktoro: Liu Zijia

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments