El Popola Ĉinio>头条新闻>

Premiita scienc-fikcia romano La Tri-korpa Problemo

| 2015-08-24
Bookmark and Share


Trilogio de la scienc-fikcia romano La Tri-korpa Problemo

 

    La 23an de aŭgusto en Seatlo, Usono, la scienc-fikcia romano La Tri-korpa Problemo de la ĉina verkisto Liu Cixin gajnis la premion Hugo por la plej bona romano. Estis la unua fojo, ke ĉina verkisto aŭ aziano ricevis internacian premion de scienc-fikcia romano.

 

    La trilogio de la romano estas Tri-korpo, La Malluma Arbaro kaj Fino de Morto, kaj ĉiuj tri verkoj estis eldonitaj. La romano priskribas serĉadon de ekstertera civilizacio. La premio Hugo fondita en la jaro 1953 estis aljuĝita 62 fojojn escepte de la jaro 1954. En la monda scienc-fikcia rondo la premio Hugo kaj la premio Nebula estas la plej aŭtoritataj kaj influaj. La nomo de la premio venas de Hugo Gernsback, rigardata kiel patro de scienca fikcio de Usono.

 

Redaktoro: Liu Zijia

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments