El Popola Ĉinio>头条新闻>

Estis savita la ĉina turisto perforte forkaptita de la organizo Taliban

| 2015-08-24
Bookmark and Share


Hong Xudong perforte forkaptita de la organizo Taliban
 

    Laŭ informo el la ambasadorejo de Ĉinio en Pakistano vespere de la 23-a de aŭgusto, dank' al la kuna penado de Ĉinio kaj Pakistano, estis savita ĉino Hong Xudong, kiu estis perforte forkaptita en Pakistano. Ĉinio dankas Pakistanon pro ĝia malfacila klopodo.

 


Mesaĝo en QQ aperigita de Hong Xudong antaŭ lia forkaptiĝo

 

    Hong Xudong estas hubei-ano. En majo de la jaro 2014 li estis perforte forkaptita en la regiono Dera Ismail Khan nordokcidente de Pakistano. En aprilo de 2014 li atingis de Hindio Pakistanon. Biciklante al Irano li estis perforte forkaptita. La pakistana organizo Taliban anoncis, ke ĝi respondecis pri la evento.

 

    Antaŭ sia forkaptiĝo Hong Xudong aperigis per la reta mesaĝilo QQ informojn pri sia bicikla vojaĝo en Qinghai, Tibeto, Nepalo, Hindio kaj Pakistano. La lasta mesaĝo, kiun li aperigis en QQ, estis skribita en la 27-a de aprilo 2014.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments