Ŝtatgvidantoj el 49 landoj ĉeestos la ceremonion okazontan en Ĉinio la 3-an de septembro

| 2015-08-25
Bookmark and Share

 

    La 25-an de aŭgusto en la Informa Oficejo de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio okazis la 6-a gazetara konferenco pri la ceremonio momore al la 70-a datreveno de la venko de la Rezistmilito de la Ĉina Popolo kontraŭ la Agresado de Japanio. En la konferenco faris klarigon Zhang Ming, vicministro pri eksterlandaj aferoj de Ĉinio. Li diris, ke ĝis nun jam 49 landoj certigis la ĉinan registaron pri la ĉeesto de iliaj ŝtatgvidantoj al la ceremonio memore al la 70-a datreveno de la venko de la Rezistmilito de la Ĉina Popolo kontraŭ la Agresado de Japanio. La ceremonio okazos en la 3-a de septembro. Inter la gvidantoj estas 30 ŝtatestroj, 19 altranguloj kiel registaraj reprezentantoj kaj 10 ĉefoj de organizoj internaciaj kaj regionaj.

 


Zhang Ming faras klarigon.

 

    La invititoj inkludas Ban Ki-Moon, ĝenerala sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj, Vladimir Putin, prezidento de Rusio, Alexander Lukashenko, prezidento de Belorusio, Park Geun-hye, prezidento de la Korea Respubliko, Gerhard Schroeder, eksa kanceliero de Germanio, Murayama Tomiichi , eksa ĉefministro de Japanio, Tony Blair, eksa ĉefministro de Britio, kaj aliaj. Ankaŭ ambasadoroj kaj reprezentantoj de diversaj landoj kaj internaciaj organizoj estos invititaj al la ceremonio.

 

Redaktoro: Xie Ruifeng

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments