El Popola Ĉinio>头条新闻>

Norvegaj geedzoj konstruis sian tropikan ĝardenon dum 22 jaroj

| 2015-08-25
Bookmark and Share

 

    Laŭ raporto de la brita ĵurnalo Daily Mail en la 24-a de aŭgusto, norvegaj geedzoj Melissa kaj Keith Scott faris sian korton tropika ĝardeno dum 22 jaroj kun investo de 22 mil pundoj. En la ĝardeno estas palmoj, opuntioj, statuoj, naĝejo kaj eĉ plaĝo.

 

 

    Ili konstruis la ĝardenon pro sia amo al neordinaraj plantoj. La 60-jara Melissa diris: "Dank' al palmo ni ekhavis la ideon konstrui tiun tropikan ĝardenon. Ni ricevis palmon kaj metis ĝin en la ĝardeno pro ĝia aparteco. De tiam ni ekinteresiĝas pri diversaj neordinaraj plantoj."

 

 

    Posedante la ĝardenon, la geedzoj povas apreci belajn pejzaĝojn en sia korto anstataŭ vojaĝi al aliaj lokoj. Nun la ĝardeno fariĝis loko por amuzado kaj por renkontiĝo de iliaj amikoj kaj familianoj. La geedzoj diris, ke ili daŭre konstruos la ĝardenon.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments