Ebla "manko de panoj" en Parizo
Laŭ raporto farita de usona amaskomunikilo en la 25-a de aŭgusto, ĉi-jare turistoj en Parizo eble vizaĝos al la neatendita embaraso "manko de panoj".
Parizo de Francio
La kialo kuŝas en tio, ke ĉi-jare la francaj panistoj povas libere ĝui feriojn sen permeso de la loka registaro. Tio estas la unua fojo por ili dum pli ol 200 jaroj. Do multe da panistoj eble ferios en somero. Tio eble kaŭzos mankon de panoj.
Tradicia pano de Francio
Post eksplodo de la franca revolucio en la jaro 1789 la franca registaro difinis, ke por eviti mankon de panoj la panistoj povas ferii post ricevo de permeso. Tiu regulo estis nuligita en la jaro 2014.
Antaŭ nuligo de la regulo panistoj estis monpunitaj, se ili feriis sen permeso de la registaro. La punmono estis 11-33 eŭroj por unu tago.
Redaktoro: Niu Xueqin
Ipernity: El Popola Chinio
Facebook: EPC El Popola Chinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat