El Popola Ĉinio>头条新闻>

Sekreta Ĝardeno defios Xinhua-Vortaron

| 2015-08-27
Bookmark and Share

 

    Lastatempe furoras la vortoj "intelekta proprieto" en la filmista rondo. Temas pri libroj, kantoj, ludoj kaj bildstrioj, kiuj povas esti adaptitaj en filmoj. La furora koloriga libro Sekreta Ĝardeno estos adaptita al filmo. Antaŭ tio alia novaĵo diris, ke ankaŭ Xinhua-Vortaro, kiu akompanas kelkajn generaciojn de ĉinoj, estos adaptita al filmo. Retumanoj ŝercis, ke ŝajnas, ke nur Xinhua-vortaro povus defii Sekretan Ĝardenon!

 

    La simpligite ĉinlingva versio de Sekreta Ĝardeno estis kuneldonita de la Pekina Komuna Eldonejo kaj la Post-onda Eldon-Kompanio. Laboranto el la lasta malkaŝis, ke "nun kelkaj filmkompanioj kontaktis nin por diskuti pri adapto de la libro al filmo. Ĝi eble estos filmo bezonanta grandan investon, kaj nun la programo estas pridiskutata."

 

    La libro konsistanta el nur 264 vortoj kaj 96 kolorigaj pentraĵoj devenas de la skota ilustristo Johanna Basford. En la jaro 2013 kolorigo komencis fariĝi furora en multaj landoj, ekzemple en Britio, Usono, Francio, Kanado, Brazilo, Japanio, Sud-Koreio kaj Tajlando. Ekde julio la libro estis aĉetebla en Ĉinio. Unu monaton poste ĝi okupis la unuan lokon en la listo de plej furoraj libroj vendataj en la retvendejoj JD, Dangdang kaj Amazon. Nun la vendokvanto de la libro en Ĉinio kalkuliĝis al tri milionoj da ekzempleroj. Krome, cirkulas granda kvanto da pirataj ekzempleroj.

 

Redaktoro: Liu Zijia

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments