El Popola Ĉinio>头条新闻>

Konstruado de ĉina-tajlanda fervojo startos en oktobro

| 2015-08-28
Bookmark and Share

 

    La novaĵ-agentejo Xinhua raportis, ke la registaro de Ĉinio kaj tiu de Tajlando intencas subskribi la kadran interkonsenton pri la kunlaboro de konstruado de ĉina-tajlanda fervojo en la unua tagdeko de septembro, kaj la ekkonstrua ceremonio okazos en la fino de oktobro.

 

    Ĉinio planas kompletigi la fervojon en tri jaroj. La fervojo profitigos la du popolojn kaj multe faciligos la veturadon. La prezo de trajnbileto por la vojaĝo inter Kunming kaj Bangkoko kostos ĉirkaŭ 700 juanojn, preskaŭ duono de la prezo de la vojaĝo per aviadilo, kaj la kosto de la fervoja varotransporto estos naŭono de la aviadila. Oni prognozis, ke la fervojo ĉiujare alportos al Tajlando du milionojn da ĉinaj turistoj kaj faciligos al Tajlando la eksporton de agrikulturaj produktoj. Ĝi fariĝos trafika nodo de Tajlando kaj la membroj de la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj.

 

    La fervojo kun la totala longo de 867 kilometroj estos grava sekcio de la planita tut-eŭrazia fervojo. Norde ĝi estos ligita kun Vjentjano de Laoso kaj rekte kondukos al Kunming, kaj sude ĝi estos ligita kun Malajzio kaj Singapuro. Laŭ interkonsento de la du flankoj, la dezajnita rapido de la veturado laŭ la fervojo estos 180 kilometroj hore.

 

Redaktoro: Liu Zijia

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments