El Popola Ĉinio>头条新闻>

70 paroj da geamantoj reprezentis la "kison por la venko" antaŭ 70 jaroj

| 2015-09-01
Bookmark and Share

 

    Okaze de la 70-a datreveno de la venko de la Rezistmilito de la Ĉina Popolo kontraŭ la Agresado de Japanio kaj tiu de la venko de la Batalo kontraŭ Faŝismo, la 30-an de aŭgusto en la Ĝoja Valo de Ŝanhajo 70 paroj da geamantoj faris romantikan brakumon kaj kison por reprezenti la "jarcentan kison" sur la placo Epoko en Nov-Jorko en la jaro 1945.

 

 

    En la 14-a de aŭgusto 1945 laŭ la loka tempo popolamasoj en Nov-Jorko ricevis la informon pri senkondiĉa kapitulacio de Japanio. Poste ili iris sur stratojn por festi la venkon. Sur la placo Epoko iu mararmeano kisis flegistinon apud si. Tiu sceno estis fotita de Alfred Eisentaedt, fotisto de la gazeto Vivo, kaj fariĝis klasika historia bildo.

 

 

    La 30-an de aŭgusto 70 paroj da geamantoj en mararmeana kaj flegistina uniformoj renkontiĝis en la Ĝoja Valo de Ŝanhajo. Ili romantike reprezentis la historian momenton de la 70-sekunda "kiso por la venko".

 

 

    Rigardante de la aero, la 70 paroj da geamantoj konsistigis la vortojn "70". Oni aranĝis la renkontiĝon por saluti la pacon kaj memori la 70-an datrevenon de la venko de la Rezistmilito de la Ĉina Popolo kontraŭ la Agresado de Japanio.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments