Granda naturgasa kampo malkovrita en Mediteraneo

| 2015-09-01
Bookmark and Share

 

    La 30an de aŭgusto la itala energiokompanio Eni anoncis, ke ĝi malkovris ĝis nun la plej grandan naturgasan kampon ĉe la egipta marbordo por Egiptio kaj eĉ por la tuta maro de Mediteraneo.

 

    Tiu kampo kun la areo de proksimume cent kvadrataj kilometroj estas je 190 kilometroj for de la egipta marbordo, kaj la potenciala rezervkvanto de la natura gaso kalkuliĝas al 850 miliardoj da kubaj metroj.

 

    Claudio Descalzi, ĝenerala direktoro de Eni, vizitis Egiption en la antaŭa tago, kaj diskutis kun la egipta prezidento Abdel-Fattah el-Sissi kaj aliaj gvidantoj de la lando pri la "supera naturgasa kampo".

 

    Eni diris, ke la naturgasa kampo eble estos unu el la plej grandaj malkovritaj naturgasaj kampoj, kaj kontentigos la postuladon de Egiptio por la estontaj dekoj da jaroj. Claudio Descalzi diris, ke la historia malkovro ŝanĝos la energi-staton de Egiptio.

 

Redaktoro: Liu Zijia

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments