El Popola Ĉinio>头条新闻>

La programeroj de la parado en la 3-a de septembro

| 2015-09-02
Bookmark and Share

 

    Por memori la 70-an datrevenon de la venko de la Rezistmilito de la Ĉina Popolo kontraŭ la Agresado de Japanio kaj tiun de la venko de la Batalo kontraŭ Faŝismo, Ĉinio okazigos paradon sur la placo Tian'anmen en la 3-a de septembro. La paradon spektos 30 ŝtatestroj, 19 altrangaj reprezentantoj de registaroj, 10 ĉefoj de internaciaj kaj regionaj organizoj kaj 6 eksaj gravaj politikistoj.

 

    La programeroj:

 

    1. Je la 9-a horo de la 3-a de septembro, ĉina prezidanto Xi Jinping kaj lia edzino Peng Liyuan renkontiĝos kun la gastoj el diversaj landoj kaj kunfotiĝos kun ili. Poste ili suriros sur la turon de la pordego Tian'anmen por spekti la paradon.

 

    2. Je la 10-a horo la memoriga konferenco komenciĝos per pafado de salutsalvo el 70 kanonpafoj. Poste okazos ceremonio pri hiso de la ĉina nacia flago.

 

    3. Xi Jinping faros parolon.

 

    4. Xi Jinping faros revuon veturante per revuo-aŭto. Poste komenciĝos prezentado de 50 falangoj kun partopreno de 10 mil personoj. La prezentado daŭros pli ol 50 minutojn.

 

    5. Flugigo de kolomboj por paco. Kiam la lasta aera eskalono flugis super la placo Tian'anmen, kelkdek miloj da balonoj kaj kolomboj por paco flugos al la ĉielo. Finiĝos la memoriga konferenco.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments